Saltu al enhavo

Éva Zsurzs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Zsurzs
Persona informo
Naskonomo Steinhercz Éva
Naskiĝo 29-an de septembro 1925 (1925-09-29)
en Budapeŝto
Morto 6-an de septembro 1997 (1997-09-06) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1954) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Kati Zsurzs Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Éva Zsurzs [ĵurĵ], hungare Zsurzs Éva, Esperante Evo Zsurzs estis hungara reĝisoro. Ŝia filino estis Kati Zsurzs.

Éva Zsurzs naskiĝis la 29-an de septembro 1925 en Budapeŝto - mortis la 6-an de septembro 1997 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Éva Zsurzs komence estis amatora aktorino en Csepel. En 1950 ŝi eklaboris en Hungara Radio, kie ŝi lernis la reĝisoradon. En 1957 Hungara Televizio ekfunkciis, kie ŝi komencis labori, baldaŭe ŝi iĝis ĉefreĝisoro. Ŝia filino estas aktorino. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1973, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 52 televiziaj filmoj inter 1959-1993, ekzemple Othello Gyulaházán 1966; Sárga rózsa (Flava rozo), 1968; A fekete város (La nigra urbo), 1972; Beszterce ostroma, 1976; Abigél, 1978; A névtelen vár (La sennoma fortikaĵo), 1981; Különös házasság, 1984; A falu jegyzője, 1985; Csongor és Tünde, 1986